La 9an de januaro, brazilaj prezidento, Kongreso kaj la Plej Supera Federacia Kortumo publikigis komunan deklaron, kondamnante la lastatempan okazaĵon de subtenantoj de eksprezidento Jair Messias Bolsonaro, kiuj perforte entrudiĝis la ŝtatajn aŭtoritatojn. Ili diris, ke la ŝtataj aŭtoritatoj unuiĝos kaj prenos koncernajn rimedojn laŭleĝe.
La deklaro diris, ke la ŝtataj aŭtoritatoj de Brazilo, kiel defendantoj de demokratio kaj la Konstitucio de 1988, neniam akceptos "terorismon, brutalan detruon, krimon kaj instigon al puĉo", kiuj okazis en Braziljo posttagmeze de la 8a de januaro.
La deklaro diris, ke la ĉefaj ŝtataj aŭtoritatoj de Brazilo unuiĝos kaj prenos koncernajn rimedojn laŭleĝe. La deklaro ankaŭ alvokis brazilan socion resti trankvila por protekti naciajn pacon kaj demokration.