Qin Gang konversaciis respektive kun siaj paraleluloj de Rusio, Pakistano kaj Sud-Koreio
Pluveta Publikigita: 2023-01-10 15:16:17

La 9an de januaro, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang telefone konversaciis respektive kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov, pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Bilawal Bhutto Zardari kaj sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj Park Jin.

Qin Gang diris, ke la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko konservas altnivelan disvolviĝon, profundiĝas interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj, kaj la fundamento de amika popola opinio daŭre firmiĝas. La rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio baziĝas sur nealianciĝo, nekonfrontiĝo kaj nedirektiĝo al triaj partioj. Ni pretas kunlabori kun Rusio por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj daŭre antaŭenpuŝi la ĉina-rusajn rilatojn.

Qin Gang diris, ke Ĉinio kaj Pakistano ĝuas specialan amikecon kaj altan gradon de reciproka konfido. La altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj konservas striktan interagadon, injektante fortan impulson al la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Ĉinio volas labori kun Pakistano, gvidate de la grava konsento de la gvidantoj de la du landoj, senĉese profundigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano, kaj kunigi manojn por konstrui pli proksiman ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko. Ĉar proksimiĝas la ĉina Printempa Festo, Ĉinio alte atentas la sekurecon de ĉinaj civitanoj en Pakistano kaj esperas, ke Pakistano daŭre prenos efikajn sekurecajn rimedojn.

Qin Gang diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj kaj partneroj nedisigeblaj. La sana kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio konformas al la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj estas la ĝenerala direkto de la daŭra klopodo de la du flankoj. Li pretas establi kaj konservi bonan laborrilaton kun sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj kune efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, surbaze de la nuna situacio, rigardi longtempe, ekkompreni la ĝeneralan situacion de amikeco, kolekti kunlaboran forton, kaj antaŭenigi la stabilan kaj longdaŭran disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio. Qin Gang esprimis zorgon pri la lastatempaj provizoraj limigaj rimedoj prenitaj de Sud-Koreio al homoj enirantaj Sud-Koreion el Ĉinio, kaj esperis, ke la sudkorea flanko subtenos objektivan kaj sciencan sintenon.

La ministroj pri eksterlandaj aferoj de la tri landoj gratulis Qin Gang pro lia enoficiĝo kiel ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, transdonis siajn bondezirojn al la ĉina popolo por la Jaro de la Kuniklo, kaj esprimis sian volon kune efektivigi gravan altnivelan konsenton kaj kune antaŭenigi la dulandajn rilatojn por kontinue atingi novajn rezultojn. Bilawal emfazis, ke Pakistano klopodos por protekti la sekurecon de ĉinaj dungitoj, institucioj kaj projektoj en Pakistano. Park Jin esprimis sian volon plifortigi kulturan kaj personajn interŝanĝojn inter Sud-Koreio kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree