Landoj bonvenigas ĉinajn turistojn post mildigo de epidemiaj vojaĝlimigoj
Yu Publikigita: 2023-01-10 08:06:59

Multaj landoj, precipe sudorient-aziaj landoj, bonvenigas ĉinajn turistojn post kiam Ĉinio oficiale degradis sian politikon pri regado de KOVIM-19 la 8an de januaro.

Sub la nova regada politiko, KOVIM-19 estas retaksita de klaso A al klaso B en la lando. Amasa testado ne plu ekzistas kaj civitanoj infektitaj de la malsano ne devas esti kvarantenigitaj. Ankaŭ internaciaj alvenintoj ne bezonas elteni nukleacidajn testojn kaj kvarantenon.

Ŝanĝo de la politiko ricevis pozitivan respondon de multaj landoj, inkluzive de Tajlando, Malajzio, Singapuro, Kamboĝo, Indonezio, Filipinoj kaj Nov-Zelando, kiuj ĉiuj bonvenigas ĉinajn vojaĝantojn.

Tajlando anoncis sian plej novan politikon pri eniro la 5an de januaro, dirante, ke ĉiuj homoj el aliaj landoj kaj regionoj estos traktataj egale kaj turistoj el iu ajn lando ne bezonos liveri atestajn rezultojn pri KOVIM-19, sed ili ankoraŭ bezonos liveri rekordojn de almenaŭ du vakcinaj injektoj kontraŭ KOVIM-19.

Turismaj aŭtoritatoj en Tajlando diris, ke la lando aktive sin preparas por la alveno de ĉinaj turistoj, kaj ili taksis, ke almenaŭ 5 milionoj da ĉinaj turistoj vizitos la landon ĉi-jare. La nombro estas preskaŭ la duono de la 11,5 milionoj da ĉinaj ŝtatanoj, kiuj vizitis la landon en 2019.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree