Dek gravaj mondaj komercaj novaĵoj en 2022
Ĝoja Publikigita: 2023-01-10 14:00:19

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) prezentis la plej gravajn dek komercajn novaĵojn de la mondo en 2022.

  1. Rusa-ukraina konflikto kaj monda krizo de energio

Homoj vidis fuĝon post rusa atako al ponto sur la Rivero Oskil en Kupiansk en la regiono Kharkiv./ AFP

La Rusa-ukraina konflikto minacis provizadon de energio kaj nutraĵo kaj intensigis malfortikecon de la ekzistantaj nutraĵaj sistemoj, kiuj debiliĝis pro influo de klimata ŝanĝiĝo kaj la pandemio de KOVIM-19.

    2. Validiĝis RAEP

La Yangshan-Haveno en Ŝanhajo, Ĉinio, la 25-an de aŭgusto, 2019./CFP

Post okjara intertraktado la Interkonsento pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) validiĝis la 1-an de januaro 2022. La monde plej larĝa liberkomerca interkonsento kovras 15 landojn kaj okupas ĉirkaŭ trionon de la monda malneta produkto.

    3. Ĉina-araba pintkunveno malfermis novan prosperon por ĉina-arabaj rilatoj

La flagoj de Ĉinio kaj Saudi-Arabio en Riado, Saudi-Arabio, la 7-an de decembro, 2022./CFP

Sukcese okazis ĉi tie la Ĉina-Araba Ŝtatestra Pintkunveno kaj la Pintkunveno de Ĉina-Golfa Kunlabora Konsilio (ĈKK), la du unuaj ĉi tiaj eventoj en la historio ĉina-araba. La mejloŝtonaj pintkunvenoj akiris fruktodonajn rezultojn inter Ĉinio kaj arabaj ŝtatoj. Ankaŭ la ĉina prezidanto eksplikis konstruon de Ĉina-araba komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko.

    4. Ĝakarta-Bandunga Altrapida Fervojo signifas fortan ĉina-indonezian kunlaboron

Laborantoj faras elektran inspekton en la testa sekto de la Ĝakarta-Bandunga Altrapida Fervojo en Bandungo, Indonezio, la 5-an de novembro, 2022./Xinhua

La Ĝakarta-Bandunga Altrapida Fervojo estas marko de kunlabora projekto akcelata de la plej altaj gvidantoj de Ĉinio kaj Indonezio. Post ĝia finkonstruo Indonezio fariĝos la unua lando de Sudorienta Azio kun altrapida fervojo.

    5. Monda inflacio atingis novan altecon

Homoj aĉetas aĵojn en butiko la 10-an de junio, 2022 en Nov-Jorko, Usono./CFP

Inflacio en Usono altiĝis ĝis 8,5 procentoj en marto, la plej rapida kresko en 12 monatoj post 1981. Jara inflacio mildiĝis en aprilo, sed indico de konsumanta prizo ankoraŭ pliiĝis altrapide. Ankaŭ en eŭra zono aperis rekordo de alta inflacio. Kaj emerĝantaj merkatoj, kiuj pli malfortikaj antaŭ atakoj, sentis doloron.

    6. Usona Federacia Rezervo pliigis ratiojn de interesoj

Konstruaĵo de La Federacia Rezervo en Vaŝingtono, Usono, la 1-an de julio, 2020./CFP

La Usona Federacia Rezervo pliigis sian fondusan ration je 50 ĉefaj punktoj ĝis 4,25 procentoj kaj 4,5 procentoj en sia lasta kunveno pri mona politiko de 2022 , puŝante pruntkostojn al la plej alta nivelo depost 2007, konforme al merkataj anticipoj. La komisio kontinue sepafoje pliigis sian ration sekvante kvar rektajn trikvaronajn kreskojn.

    7. Usona prezidento Joe Biden subskribis Akton de Malpleniga Interbanka Paga Sistemo kaj Scienco kaj Akton de Inflacia Redukto, 2022

Proparolanto de usona Blanka Domo Nancy Pelosi finis voĉdonon por aprobi Akton de Inflacia Redukto en la ĉambro en Kapitolo de Vaŝingtono, la 12-an de aŭgusto, 2022./CFP

Aŭguste de 2022 usona prezidento Joe Biden subskribis Akton de Malpleniga Interbanka Paga Sistemo kaj Scienco kaj Akton de Inflacia Redukto, 2022, kaj la du leĝoj validiĝis.

    8. Monda loĝantaro superis 8 miliardojn

Personoj amasiĝis en Juhu-plaĝo ĉe Araba Maro en Mumbai, Hindio, la 13-an de novembro, 2022./CFP

La nombro de popolanoj sur la tero superis 8 miliardojn la 15-an de novembro, 2022, laŭ raporto de Monda Loĝantara Perspekto 2022 de la Unuiĝintaj Nacioj.

    9. Monda Pokalo de FIFA 2022: Ĉina Fervoja Internacia Grupo konstruis kataran plej grandan stadionon

Panoramo de konstruejo de Stadiono Lusail, kiu gastigos finalon de Monda Pokalo de Federacio Internacia de Futbala Asocio (FIFA) 2022, kun seĝa kapacito de 80, 000 en urbo Lusail, norde de la centra Dohao, Kataro, la 19-an de septembro, 2018./CFP

Ĉinio faris gravan kontribuon al Monda Pokalo de FIFA 2022. Kaj la plej signifa kontribuo estas ĝia rolo en disvolvo de la Stadiono Lusail, la ĉefa stadiono de la jara Monda Pokalo.

    10. Sunak ekservis kiel brita ĉefministro en ekonomiaj krizoj

Rishi Sunak forlasis domon Numero Dek en Strato Downing antaŭ demandoj al ĉefministro la 14-an de decembro, 2022, en Londono, Britio./CFP

Rishi Sunak fariĝis la brit atria ĉefministro en la jaro 2022 kun la tasko solvi ekonomiajn krizojn, kiuj igis la landan financon en malstabilan staton kun milionoj da kalkuloj malfacile pagataj pri nutraĵoj kaj energio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree