Kiel Usono armiligas la epidemion KOVIM-19 por politikaj artifikoj
Qiu & Lucia Publikigita: 2023-01-10 21:05:42

Amikoj, en la venontaj tri videaĵoj, mi parolos, kiel Usono armiligas la epidemion KOVIM-19 por politikaj artifikoj.

Dum unu monato Ĉinio aktive optimumigis siajn politikojn pri preventado kaj regado kontraŭ epidemio. Tiam iuj konataj voĉoj resonis. 

Unue, ni kune retrorigardu la tempon:

Aprilo de 2020, kiam la nombro de mortintoj pro KOVIM-19 en Usono unuafoje atingis pinton, pri kio zorgis Usono? Profesiaj datumaj institutoj analizis raportojn de Usono pri la epidemio en aprilo de 2020 kaj trovis, ke masko estis la ŝilosila temo.

En la frua periodo de la epidemio, porti maskon estis unu el la plej bazaj kaj ŝlosilaj preventaj rimedoj por ĉiuj. Inter raportoj pri masko, “Ĉinio” estis la plej ofte uzata vorto, kaj ĝin sekvas la vorto “merkata enirpermeso”.

Sed la usona registaro rigardis maskon ne kiel puran publiksanan demandon, sed kiel armilon fabriki “politikan viruson” kaj ligis la epidemion kun politika sistemo, demokratio kaj libereco. Usonaj amaskomunikiloj kalumniis, ke ĉinoj portis maskojn sen libereco kaj homaj rajtoj.

La 28an de marto 2020 usona Administracio de Medikamenta Superrigardo forigis ĉinajn maskojn el la listo de alilandaj maskoj de krizokaza uzado.

La esploro publikigita en Prisana Akademio de Usono montras, ke la mortokvanto en landoj, kiuj ne subtenis preni maskojn, estas 3,8-oble pli granda ol en landoj, kiuj publike subtenis preni maskojn en publikaj scenoj.

La 11an de aprilo, 2020, pro la granda mortokvanto, la usona Administracio de Medikamenta Superrigardo estis devigita doni Rajtigojn por Krizokaza Uzo al 46 mask-produktantoj en Ĉinio.

Masko, kiu servas kiel protektilo, estas prenita de Usono kiel armilo. 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree