Ĉinio klopodas certigi ekspluaton kaj liveron de medikamentoj kontraŭ KOVIM-19
Yu Publikigita: 2023-01-10 21:38:06

Ĉinio efektivigas rapidajn kaj konkretajn rimedojn por orde akceli ekspluaton, produktadon kaj liveron de medikamentoj kaj tiel garantii pli bonan traktadon de kazoj de KOVIM-19, post kiam la lando optimumigis sian politikon pri respondo al la kronvirusa epidemio.

Malfortigita patogeneco de la viruso, alta vakciniteco kaj akumulado de sperto en prevento kaj regado ebligis Ĉinion optimumigi sian respondon al KOVIM-19 ĉi-vintre.

La nuna fokuso de la epidemia respondo de Ĉinio ŝanĝiĝis de prevento de infektoj al plifortigo de traktado de severaj kazoj, kio multe pliigis la postuladon pri koncernaj medikamentoj, de hejme kvarantenigitaj pacientoj kaj severaj kazoj en hospitalo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree