Dek gravaj novaĵoj pri revigligo de kamparo en Ĉinio, 2022
Ĝoja Publikigita: 2023-01-10 13:28:50

Dezajnita de Liu Shaozhen de CGTN

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) lastatempe prezentis la plej gravajn dek novaĵojn pri revigligo de kamparo en Ĉinio, 2022.

Kun la granda1,4-miliarda loĝantaro, ĉirkaŭ kviono de la monda loĝantaro, Ĉinio havas nur 9% de monda agraro. La ĉefa nutraĵa provizado venas de la kampo.

Kun la granda loĝantaro de 1,4 miliardoj, ĉirkaŭ kviono de la monda loĝantaro, Ĉinio havas nur 9% de monda agraro. ./ĈKG

La graveco de antaŭenigo de rejunigo de la ĉina nacio ĉe ĉiuj frontoj per ĉina vojo al modernigo estis substrekita en raporto de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu elmetis samtempe direkton kaj celojn de ĉina agrikultura modernigo.

La direkto kaj celoj de ĉina agrikultura modernigo estis elmetitaj en raporto de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ./ĈKG

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo la 12-an de decembro, 2022, la ĉina totala produkta kvanto de grenoj estis 686,5 miliardoj da kilogramoj en 2022, pli multe je 0,5%, nome 3,68 miliardoj da kilogramoj, ol en 2021.

Ĉinio jam registris grenan produktan kvanton je pli ol 650 miliardoj da kilogramoj en kontinuaj ok jaroj.

Ĉina totala produkta kvanto de grenoj estis 686,5 miliardoj da kilogramoj en 2022./ĈKG

Laŭ cirkulero dissendita de la Ŝtata Konsilio la 11-an de februaro, 2022, la ĉina registaro publikigis planon por akceli agrikulturan kaj kamparan modernigon dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano (2021-2025).

Laŭ la plano, Ĉinio espereble akiros decidan progreson en sia kampara revigligo en ĉiuj flankoj kaj ĝenerale akiros agrikulturan kaj kamparan modernigon en 2035.

Laŭ cirkulero dissendita de la Ŝtata Konsilio la 11-an de februaro, 2022, la ĉina registaro publikigis planon por akceli agrikulturan kaj kamparan modernigon dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano (2021-2025)./ĈKG

La lando ankaŭ publikigis sian "Unuan Centran Dokumenton" por 2022 en la 22-a de februaro, 2022, alvokante daŭrigi "kompletan akcelon de kampara revigligo."

Ĉinio publikigis sian "Unuan Centran Dokumenton" por 2022, la 22-an de februaro, 2022./ĈKG

La jaro 2022 estas la fina jaro de ĉina kvinjara strategio pri kampara revigligo (2018-2022). Kiel la unua de sia kategorio, la plano listigis kelkajn ĉefajn projektojn, programojn kaj agojn.

Rimarkindaj rezultoj estis akiritaj dum la periodo, interalie, 22 ĉefaj indicoj baze atingis anticipojn kaj stabile progresis 59 ŝlosilaj taskoj kaj 82 ĉefaj projektoj, planoj kaj agoj.

En tiu ĉi senco, sukcesis la ĉina strategio de kampara revigligo.

La jaro 2022 estas la fina jaro de ĉina kvinjara strategio pri kampara revigligo (2018-2022)./ĈKG

La lando ankaŭ reklamas la "akompanan plantadon" de maizo kaj sojofabo por garantii stabilan produktadon de ambaŭ rikoltoj. Ĝi estas parto de la landaj klopodoj por garantii nutraĵan sekurecon kaj redukti dependecon de grena importado.

Ĉinio reklamas la "akompanan plantadon" de maizo kaj sojofabo por garantii stabilan produktadon de ambaŭ rikoltoj./ĈKG

La Ŝtata Konsilio, ĉina kabineto, decidis fari la trian nacian censon pri grunda kondiĉo de 2022 ĝis 2025 laŭ cirkulero publikigita la 16-an de februaro, 2022.

La censo celas trovi grundajn tipojn kaj distribuojn en la lando kaj nunajn statojn kaj ŝanĝajn tendencojn de grundaj resursoj kaj akiri bazajn datumojn inkluzive de grundaj kvalito, karaktero kaj utiligo por altigi protektadon kaj utiligadon de grundaj resursoj.

La Ŝtata Konsilio, ĉina kabineto, decidis fari la trian nacian censon pri grunda kondiĉo de 2022 ĝis 2025 laŭ cirkulero publikigita la 16-an de februaro, 2022./ ĈKG

Kiel tradicia agrikultura giganto, Ĉinio havas plej gravajn agrikulturajn heredaĵojn monde konfirmitajn en la mondo.

En 2022, la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj konfirmis kvar lokojn de Ĉinio kiel mondajn agrikulturajn heredaĵajn sistemojn.

Ili estas antikva tea produktejo en Anxi-gubernio de Fujian-provinco, nomadejo kaj paŝtejo en la Interna Mongolia Aŭtonoma Regiono, pluvo-nutra ŝtona terasa agrikultura sistemo en Shexian-gubernio, Hebei-provinco, kaj Qingyuan-a arbar-gunga kunkultura sistemo en Zhejiang-provinco.

Kiel tradicia agrikultura giganto, Ĉinio havas plej gravajn agrikulturajn heredaĵojn monde konfirmitajn en la mondo./ĈKG

La Ĉina Akademio de Agrikulturaj Sciencoj diris la 9-an de aŭgusto, 2022, ke danke al 43-jara kontinua klopodado, ĉinaj sciencistoj kultivis novan bovan varion nomatan "Huaxi-Bovo", kio helpos rompi la landan dependecon de importataj bovoj por breda celo.

Kamparanoj en Ĉinio rikoltis salo-toleran tritikon en la kampo malfekunda antaŭe.

Maldekstre: Rikolta salo-tolera tritiko

Dekstre: Unu ĉina sendepende bredita "Huaxi-Bovo"/ĈKG

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree