Tajlanda fraŭlino Nitinun Chomchuen: Luban-Studio estas tre bona platformo
Ĝoja Publikigita: 2023-01-10 13:00:16

Tajlanda fraŭlino Nitinun Chomchuen estas tajlanda instruistino de Tianjin-a Bohai-a Profesia Teknika Kolegio kaj instruas la ĉinan lingvon por tajlandaj studentoj lernantaj en Ĉinio. Ŝi diris, ke ŝi atestis pli kaj pli frekvencan kaj profundan kontaktadon de ekonomio kaj komerco inter Tajlando kaj Ĉinio kaj pli kaj pli oftan interŝanĝon de homoj de Tajlando kaj Ĉinio. Estonte ŝi esperas fariĝi eta ponto por pluapaŝe pliigi amikecon inter la du landoj.

Nitinun Chomchuen venas de tajlanda provinco Nonthaburi, kie estas tutjare varma kaj humida. Antaŭ ok jaroj ŝi venis al la ĉina nordorienta urbo Tianjin, komence ŝi ne kutimiĝis al la klaraj kvar sezonoj, tamen poste ŝi amas vivon en la urbo. Ŝi diris: "En mia aĝo de sep ĝis ok jaroj mi aŭdis Ĉinion, sed la lando, kiun mi nun vidas, ne estas sama ol la antaŭe aŭdita. Ĉinio estas evoluinta, loĝantoj de la urbo Tianjin estas gastamaj. Infrastrukturaj instalaĵoj estas perfektaj. Ekzemple biletoj de busoj kaj metrooj estas tre malmultekostaj, trafiko oportuna, kaj tio estas bono liverita de la ĉina registaro. Estas ĉi tie multaj modernaj parkoj kaj prosperaj lokoj."

Ŝatanta la ĉinan lingvon kaj ĉinan kulturon, por bakalaŭreco ŝi elektis ĉinlingvan fakultaton de Universitato Silpakorn, Tajlando. En 2014 pro eminenta atingo ŝi gajnis stipendion de la ĉina registaro kaj komencis lernon en Tianjin-a Universitato por magistreco. Fininte lernadon tie ŝi komencis laboron en Tianjin-a Bohai-a Profesia Teknika Kolegio, kaj ĉi tie ŝi konatiĝis kun Luban-Studio, fama marko de ĉina profesia edukado. “Troviĝas kvar fakoj en nia Luban-Studio, nome mekanika-elektra integriga teknologio, teknologio de loĝistika interreto, teknologio de novenergiaj aŭtoj kaj diĝitkontrola teknologio.”

En 2016 Tianjin-a Bohai-a Profesia Teknika Kolegio komencis la unuan eksterlandan Luban-Studion en tajlanda provinco Phra Nakhon Si Ayutthaya. Nun Nitinun Chomchuen ne nur instruas la ĉinan lingvon por tajlandaj studentoj lernantaj en Ĉinio, sed ankaŭ laboras por komuniko de Luban-Studio, mallongtempa trejnado de instruistoj kaj lernantoj de Tajlando kaj Ĉinio kaj programo pri longtempa kulturado de ĉinaj kaj tajlandaj lernantoj. Ŝi diris, ke la ĉina profesia edukado estas altnivela, tajlandaj studentoj lernintaj en Luban-Studio estas bonvenigataj de la merkato. "Fininte lernadon studentoj akiros diplomojn ĉinan kaj tajlandan, kompreneble tio utilas al ilia enoficiĝo. Ili lertas en ĉinaj teknologioj, komprenas la ĉinan lingvon kaj ĉinan kulturon, tial ili probable pli facile trovos laboron kaj ricevos pli altan salajron."

Nitinun Chomchuen havas proprajn familion kaj laboron en la urbo Tianjin, ankaŭ realigas sian revon en la platformo Luban-Studio. Ŝi esperas per sia propra forto daŭre kontribui al la amikeco inter Tajlando kaj Ĉinio. "Mi esperas bone servi kiel ponto inter Tajlando kaj Ĉinio kaj akceli la dulandajn rilatojn."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree