Ĉinio restas alloga por fremdaj investoj spite al bruoj de iuj en Usono
Yu Publikigita: 2023-01-10 21:03:36

"Tutmondaj investantoj deziras reveni al Ĉinio por komerco," lastatempe raportis la brita ĵurnalo Financial Times laŭ la vidpunktoj de fakuloj de investaj institucioj. La 8an de januaro, la epidemia regado de Ĉinio eniris la novan fazon, alportante fortan fidon al tutmondaj investantoj. Pluraj alilandaj komercaj ĉambroj kaj institucioj en Ĉinio opiniis, ke personaraj interŝanĝoj kaj komercaj vojaĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj rapide renormaliĝos. Multaj alilandaj entreprenoj en Ĉinio diris, ke ili komencis ellabori horaron por vizitoj de altranguloj al Ĉinio, aktive antaŭenigante la rekomencon de koncernaj projektoj kaj serĉante novajn investajn ŝancojn. La retejo de la ĵurnalo The Wall Street Journal raportis la 9an de januaro, ke komercistoj denove iros al Ĉinio por prospektori la rapide kreskantan merkaton.

Nun, en Ĉinio, la vizitkvanto de komercejoj pliiĝas, la kultura kaj turisma merkatoj reprosperiĝas, kaj gravaj projektoj en multaj lokoj komenciĝas. "Fluanta Ĉinio" revenis. La novaĵ-agentejo Reuters citis en sia raporto vidpunktojn de ekonomikistoj: "Jen estas forta ekonomia renormaliĝo."

Fakte, devas esti hontaj tiuj, kiuj malice parolis pri la ĉina ekonomio kaj rekomendis "rompi ĉenon" kontraŭ Ĉinio? En la pasintaj tri jaroj, iuj en Usono ĉiam provis trovi malĝustajn kialojn por "atesti sian ekziston". Kiam Ĉinio adoptis striktan politikon pri la prevento kaj regado dum la severa epidemia situacio, ili asertis, ke la fido de alilandaj investantoj al Ĉinio malfortiĝis, kaj vokis al Ĉinio remalfermi la pordon. Kiam Ĉinio optimumigis siajn rimedojn por epidemia regado laŭ disvolviĝo de la situacio, ili opiniis, ke la epidemio en Ĉinio alportos riskojn al alilandaj entreprenoj en Ĉinio. Unuvorte, kiel ajn Ĉinio agas, ilia direkto restas senŝanĝa, tio estas, ke ili provas "transloki" la industrian ĉenon el Ĉinio. Tiu praktiko de duoblaj normoj reflektas la profunde enradikiĝintan antaŭjuĝon de iuj en Usono kontraŭ Ĉinio kaj la intencon pri reteno kaj subpremo.

Tamen ili ne povas atingi sian celon post tri jaroj da bruado. La datumoj montras, ke fremdaj investoj efektive uzataj de Ĉinio en 2020 pliiĝis je 6,2% kompare kun la antaŭa jaro. En 2021, la kresko atingis 14,9%, superante duilionon da juanoj por la unua fojo kaj starigante novan rekordon. En la unuaj 11 monatoj de 2022, fremdaj investoj efektive uzataj de Ĉinio superis la tutjaran nivelon de 2021, kreskante je 9,9% kompare kun la antaŭa jaro. Tio montras, ke la ĉina merkato ĉiam havas grandan "magnetan altiron" por fremdaj investoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree