Ĉinio sukcese sendis novan sateliton en kosmon
Yu Publikigita: 2023-01-10 15:11:27

Ĉinio sukcese sendis novan sateliton en la kosmon en la Wenchang-a Lanĉejo en la suda insula provinco Hainan lunde.

La satelito, Shijian-23, estis ĵetita per la modifita versio de la portoraketo Changzheng-7 je la 6a horo matene (pekina tempo) kaj eniris sian planitan orbiton sukcese.

La satelito Shijian-23 estas uzata ĉefe por sciencaj eksperimentoj kaj teknika kontrolado.

Tio estis la 459a flugmisio de la raket-serio Changzheng.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree