Usono, plej granda obstaklo al komuna batalo kontraŭ KOVIM-19
Yu Publikigita: 2023-01-11 15:35:08

"Hoteloj en Madagaskaro pretas por ĉinaj turistoj!" "Mi esperas, ke ĉinaj turistoj vizitos Sud-Afrikon kaj spertos la unikan ĉarmon de la Ĉielarka Lando." Post kiam la epidemia regado de Ĉinio eniris novan fazon, multaj landoj sinsekve esprimis bonvenon. Tamen iuj ankoraŭ iras kontraŭ la ĉefa internacia publikopinio kaj metis obstaklojn al la tutmonda komuna batalo kontraŭ KOVIM-19.

Lastatempe, Usono enkonduis enirajn limigojn kontraŭ turistoj el Ĉinio, kaj samtempe pretendis, ke ĝi volus liveri al Ĉinio vakcinojn kaj aliajn helpojn. Homoj jam multfoje vidis tian hipokritan prezentadon. En la pasintaj tri jaroj, Usono klopodis vesti sin kiel gvidanton kaj subtenanton de la tutmonda batalo kontraŭ KOVIM-19, kvankam ĝi estas vere la plej malsukcesa lando de la mondo en la batalo kontraŭ la epidemio. Tamen, kiel ajn ĝi sin kamuflis, ĝi ne povas kovri la faktojn.

Usono ĉiam pretendis esti la "plej granda donacanto de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19", sed laŭ la esploro de la usona fondaĵo Kaiser-Familio, Usono promesis donaci almenaŭ 1 100 milionojn da vakcinaj dozoj al la mondo antaŭ 2023, sed nur 665,1 milionoj da dozoj aŭ pli ol duono de la promesita sumo, estis transdonitaj ĝis la 5a de ĉi tiu monato. Laŭ la datumoj de la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, Usono malŝparis almenaŭ 15,1 milionojn da vakcinaj dozoj inter marto kaj septembro de 2021. Ĝi prefere stokis eksvalidiĝintajn vakcinojn ol doni ilin al landoj, kiuj vere bezonas ilin. Cetere, ĝi eĉ ekspedis baldaŭ eksvalidiĝontajn vakcinojn al Afriko por "plenumi" la tiel nomatan promesitan donacon, kio estis akuzita de afrikaj landoj kiel "hontinda konduto".

Kontraste, Ĉinio, en la pasintaj tri jaroj, ne nur efike protektis la vivojn kaj sanon de pli ol 1 400 milionoj da homoj, sed ankaŭ kunlaboris kun la internacia komunumo en la batalo kontraŭ KOVIM-19. Ĉinio faris pli ol 60 teknikajn interŝanĝojn kun la Monda Organizo pri Sano, inkluzive de kvar en la lasta monato. Ĝi ankaŭ daŭre dividis datumojn de virusa geno de nove infektitaj kazoj per la tutmonda datumbanko pri gripo. Ĝis nun Ĉinio liveris kelkcentajn miliardojn da kontraŭpidemiaj provizaĵoj al 153 landoj kaj 15 internaciaj organizoj, kaj pli ol 2,2 miliardojn da vakcinaj dozoj kontraŭ KOVIM-19 al pli ol 120 landoj kaj internaciaj organizoj.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree