"Politika manipulado" de epidemio malobeis sciencajn faktojn
Pluveta Publikigita: 2023-01-11 09:55:34

Kun la optimumigo de preventa kaj regada rimedoj de la epidemio, Ĉinio adoptis pli malstreĉan kaj oportunan administran politikon de eniro kaj eliro. Ege kontraste, malgranda nombro da okcidentaj landoj, kiuj kritikis la striktajn preventajn kaj regadajn rimedojn de Ĉinio komence, adoptis diskriminaciajn enirlimigojn al pasaĝeroj el Ĉinio sub la preteksto de "maltrankvilo pri la apero de novaj virusoj en Ĉinio". Tiu ĉi evidente "politika" manipulado estis kritikita de internaciaj saĝuloj. La Monda Organizo pri Sano konfirmis, ke neniuj novaj variantoj aŭ signifaj mutacioj estis trovitaj en la ĉefaj epidemiaj variantoj en Ĉinio. La Internacia Aera Transporta Asocio publikigis deklaron kritikante kelkajn landojn pro limigo al pasaĝeroj el Ĉinio, montrante, ke registaroj devas fari decidojn surbaze de sciencaj faktoj prefere ol de politiko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree