Etiopa ĉefministro Abiy renkontiĝis kun Qin Gang
Pluveta Publikigita: 2023-01-11 13:38:22

La 10an de januaro etiopa ĉefministro Abiy Ahmed Ali intervidiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang en Adis-Abebo.

Abiy diris, ke li denoverefoje elkore gratulas la sukcesan fermiĝon de la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Li profunde admiras la elstaran gvidadon kaj politikan saĝon de prezidanto Xi Jinping, kaj atendas plifortigi interŝanĝon de spertoj en regado kaj administrado kun Ĉinio, kunigante kaj gvidante ĉiujn etiopajn popolanojn por subteni sendependecon kaj akceli nacian evoluon.

Abiy diris, ke sinjoro ministro pri eksteralandaj aferoj elektis Etiopion kiel la unuan lokon de sia unua eksterlanda vizito post enoficiĝo, kio plene pruvis la profundan amikecon inter la du landoj kaj la gravecon de la dulandaj rilatoj. La kunlaboro inter Etiopio kaj Ĉinio en diversaj kampoj kiel infrastrukturo, verda ekonomio, agrikulturo kaj konstruado de industria regionoparko atingis rimarkindajn rezultojn, havis ekzemplan signifon, kaj helpis la ekonomian kreskon de Etiopio troviĝi inter la supro en Afriko. Etiopio bonvenigas pli da ĉinaj kompanioj investi en Etiopio.

Qin Gang diris, ke kun prezidanto Xi Jinping ĉe la stirilo, Ĉinio amplekse antaŭenigos ĉinstilan modernigon, senŝanceliĝe sekvos la vojon de paca disvolvado, firme daŭrigos la bazan nacian politikon de malfermo kaj reciproke utilan kaj kungajnan malferman strategion, aldonos certecon, stabilecon kaj pozitivan energion al la ŝanĝiĝanta kaj turbula mondo, kaj alportos novajn ŝancojn por la disvolviĝo de ĉiuj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree