Ĉinio firme oponas diskriminaciajn enirlimigojn
Yu Publikigita: 2023-01-11 15:18:01

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio firme oponas diskriminaciajn enirlimigajn rimedojn de iuj landoj kontraŭ ĝi kaj prenos reciprokajn rimedojn.

Proparolanto Wang Wenbin diris en ĉiutaga gazetara konferenco responde al koncerna demando, ke de post kiam Ĉinio anoncis la decidon regi KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ infektaj malsanoj de klaso B kaj adoptis provizorajn rimedojn pri translandaj vojaĝoj, multaj landoj esprimis sian bonvenon, sed kelkaj landoj anoncis enirlimigajn rimedojn kontraŭ vojaĝantoj el Ĉinio.

Li diris, ke kun plej granda sincereco, la ĉina flanko faris komunikadon surbaze de faktoj kun la koncernaj landoj kaj eksplikis sian scienc-bazitan kaj racian adoptadon de kontraŭepidemiaj rimedoj kaj la nunan situacion de Ĉinio.

Li aldonis, ke sed estas bedaŭrinde, iuj landoj ignoris sciencon, faktojn kaj sian efektivan epidemian situacion kaj insistis pri adopto de diskriminaciaj enirlimigaj rimedoj kontraŭ Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree