Usono jam estas lito de variantoj de la nova kronviruso
Qiu & Lucia Publikigita: 2023-01-11 18:31:49

Amikoj, hodiaŭ mi daŭrigas la temon pri la epidemia armiligo de Usono.

Unue, rigardu ĉi tiun foton:

El la jena analizo, ni vidis, ke de la fino de 2020 ĝis komenco de 2021, Usono spertis la kulminon de mortoj ĉiutage pliiĝintaj post eksplodo de la epidemio en la lando. 

Por la nova usona prezidento, kiu enoficiĝis dum la “plej malluma” epidemia periodo, batalo kontraŭ la epidemio fariĝis la plej grava tasko.

En la dua tago post la enoficiĝo, li deklaris nacian strategion por trakti la epidemion en la Blanka Domo. Tiam li prenis dokumenton de centoj da paĝoj kaj diris, ke tiu ĉi dokumento pri preventado kaj regado kontraŭ la nova kronviruso baziĝis sur scienco, ne politiko. Sed, ĉu ĝi estas vera?

La fakto estas, ke Usono ne havas sufiĉe da laborforto por trakti grandan nombron da virustestoj. Kiam oni sukcese trovis sian rezulton de virustesto, jam pasis multaj tagoj.

Oni povas imagi, ke pro la rompitaj datumoj, Usono ne povis fari koncernajn decidojn en respondo al la epidemio, kaj diversaj virusaj variantoj furiozis en Usono.

Analizante datumojn de usonaj amaskomunikiloj dum tiu periodo, ni trovis, ke junio 2021 estis la momento kiam Usono plenforte raportis pri spurado de novkronvirusa origino. La usona registaro, kiu ne forte preventis la epidemion, faris ĉion eblan por kalumnii aliajn.

La okuloj de homoj estas klaraj. Pli ol 100 landoj kaj regionoj, pli ol 300 partioj, sociaj organizoj kaj pensfabrikoj prezentis komunan deklaron al sekretariejo de la Monda Organizo pri Sano, firme oponante politikigon de la virusa spurado.

En Usono troviĝas preskaŭ ĉiuj novkronvirusaj variantoj kaj iliaj branĉoj de post la eksplodo de epidemio. Usono jam estas lito de variantoj de la nova kronviruso, tamen ĝi diris, ke ĝi maltrankviliĝas, ke la eniro de ĉinaj turistoj kaŭzos la disvastiĝon de novaj virusaj stamoj. Tio estas ege ironia kaj rezulto de traktado pri scienca demando per armiliga maniero.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree