Ĉinio merkrede anoncis portempan haltigon de la disdono de havena vizo kaj la politikon de 72/144-hora senviza transito por sud-koreaj kaj japanaj civitanoj.
La Nacia Administracio pri Enmigrado diris, ke la decido estis farita por respondi la diskriminaciajn enirlimigajn rimedojn de malgranda nombro da landoj kontraŭ ĉinaj civitanoj.