Ĉinio urĝas Usonon racie rigardi duflankajn rilatojn
Yu Publikigita: 2023-01-12 16:52:53

Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio urĝas Usonon rigardi ĉina-usonajn rilatojn objektive kaj racie.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco, kiam oni petis lin komenti pri tio, ke la usona Ĉambro de Reprezentantoj starigis komitaton celantan Ĉinion.

Wang diris, ke la ĉina flanko esperas, ke koncernaj usonaj politikistoj rigardos ĉina-usonajn rilatojn objektive kaj racie, procedos el la usonaj propraj interesoj kaj la komunaj interesoj de ambaŭ landoj, iros antaŭen en la sama direkto kun Ĉinio kaj akcelos la disvolviĝon de duflankaj rilatoj bazitaj sur reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree