Xi kaj angola prezidento interŝanĝis gratulojn pri 40a datreveno de diplomatiaj rilatoj
Pluveta Publikigita: 2023-01-12 14:49:44

La 12an de januaro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj angola prezidento Joao Lourenco interŝanĝis gratulojn pri la 40a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi montdiriris, ke ekde la starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 40 jaroj, Ĉinio kaj Angolo ĉiam estas sinceraj kaj amikaj, kune kunlaboras, kaj komprenas kaj subtenas unu la alian pri demandoj koncernantaj al ĉefaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Nuntempe la disvolva tendenco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Angolo estas bona, kaj la kunlaboro inter la du flankoj en diversaj kampoj atingis fruktodonajn rezultojn, kiuj utilas al la dulandaj popoloj. Xi donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Angolo kaj volas kunlabori kun prezidento Lourenço por preni la 40an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel ŝancon por profundigi politikan reciprokan konfidon, intensigi reciproke utilan kunlaboron, plifortigi neregistaran amikecon, kaj verki novan ĉapitron en la vigla disvolvo de la strategia partnereco de Ĉinio kaj Angolo.

Lourenço diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj, la rilatoj inter Angolo kaj Ĉinio kontinue disvolviĝas, kaj reciproke utila kunlaboro en diversaj kampoj atingis gravajn atingojn, kaj la fruktojj estas kontentigaj. La du landoj havas unuecajn opiniojn pri multaj internaciaj aferoj. Angolo volas plifortigi amikecajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio, konstrui komunan kaj kungajnan estontecon, atingi komunan progreson, prosperon kaj disvolviĝon kaj pli bone feliĉigiprofiti la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree