Qin Gang prezentis kvar proponojn pri disvolviĝo de ĉina-afrikaj rilatoj
Pluveta Publikigita: 2023-01-12 14:45:36

La 11an de januaro, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang diris intervidiĝante kun raportistoj kune kun prezidanto de Komisiono de Afrika Unio Moussa Faki Mahamat, ke ĉi-jaro estas la 10-a datreveno de la politika koncepto de prezidanto Xi Jinping pri sincereco kaj amikeco, kaj ĝusta opinio pri justeco kaj interesoj prezentita dum lia unua vizito al Afriko en 2013. Dum la lastaj 10 jaroj, sub la komuna gvido kaj akcelo de ĉinaj kaj afrikaj gvidantoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko atingis historiajn atingojn, kiuj altiris tutmondan atenton, kaj eniris en novan epokon de konstruado de altnivela ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Qin Gang diris, ke komence de la nova jaro, Ĉinio komencos novan vojaĝon por konstrui modernan socialisman landon en ĉiuflanka manieroj aspektoj. LaAfrika Unio kaj afrikaj landoj ankaŭ festos la 60-an datrevenon de fondiĝo de la afrika unueca organizo. Starante en nova historia deirpunkto, Ĉinio volas kunlabori kun la afrika flanko por akceli laefektivigon de la fruktoj de la 8a Ministeronivela Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj antaŭenigi la profundan disvolviĝon de kunlaboro en la komuna konstruado de la "Zono kaj Vojo". Pri tio Qin Gang prezentis kvar proponojn:

La unua estas akceli fizikajn interŝanĝojn kaj interkomprenon de ideoj deinter Ĉinio kaj Afriko. La dua estas senĉese profundigi la amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj laAfrika Unio. La tria estas vigle antaŭenigi la altgradigon de la ĉina-afrika kunlaboro. La kvara estas firme defendi la unuecon kaj kunlaboron de evoluantaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree