Konsumpreza indico de Ĉinio kreskis je 2% en 2022
Yu Publikigita: 2023-01-12 16:56:17

La Nacia Statistika Buroo diris ĵaŭde, ke la konsumpreza indico de Ĉinio, ĉefa mezurilo de inflacio, plialtiĝis je 2% en 2022 kompare kun tiu en la antaŭa jaro.

En decembro, la konsumpreza indico de Ĉinio plialtiĝis je 1,8% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. La kresko estis pli alta ol tiu de 1,6% en novembro.

Dong Lijuan, ĉefstatistikisto de la Nacia Statistika Buroo, diris, ke prezoj estis ĝenerale stabilaj en decembro danke al la klopodoj de Ĉinio por pli bona kunordigo de epidemia respondo kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj la optimumigo de rimedoj de la lando por certigo de merkata provizado kaj stabiligo de prezoj.

Donitaĵoj de la buroo montris, ke laŭmonate, la konsumpreza indico restis ebena en decembro. Manĝaĵaj prezoj renversis la 0,8-procentan falon en novembro kaj plialtiĝis je 0,5% kompare kun tiu en la antaŭa monato, levante la monatan konsuminflacion je ĉirkaŭ 0,09 procentpunkto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree