Grava projekto por plibonigo de sano kaj bonfarto de afrikanoj
Lucia Publikigita: 2023-01-12 17:46:51

La 11an de januaro laŭ la loka tempo en la ĉefurbo de Etiopio, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang, prezidanto de la Afrika Unio Moussa Faki Mahamat kaj ambasadoro kaj estro de la ĉina misio al la Afrika Unio Hu Changchun, ĉeestis al la finkonstruiĝa ceremonio de la projekto de Ĉefstabejo de la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, kiu estis konstruita helpite de Ĉinio.

La projekto estas parto de la "Programo de Medicino kaj Sano" sub la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Ĝi estas grava paŝo por antaŭenpuŝi la konstruadon de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco, kaj ankaŭ alia grava projekto simbolanta ĉina-afrikan amikecon kaj kunlaboron sekvantan la projekton de Ĉefstabejo de Afrika Unio. Ĝia finkonstruiĝo plenumis la promeson de ĉina prezidanto Xi Jinping provizi helpon por la Ĉefsidejo de la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, faritan en la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en 2018.

La totala planka areo de la projekto estas 23 570 kvadrataj metroj. Post finkonstruiĝo, ĝi fariĝos la unua centro pri regado kaj prevento de malsanoj kun modernaj oficejoj kun eksperimentaj kondiĉoj kaj kompletaj instalaĵoj en la afrika kontinento. Ĝi rapidigos la afrikan regadon al prevento kaj monitorado de malsanoj kaj epidemia respondo.

Dum la konstruado, preskaŭ 1 000 lokaj laboristoj estis dungitaj en la pintoperiodo, kaj laŭcela trejnado ne nur efike antaŭenigis lokan dungadon, sed ankaŭ trejnis grandan nombron da kvalifikitaj laboristoj ĉeloke, kio estis alte rekonita de la loka socio, kaj ankaŭ dediĉis ĉinan forton al la akcela konstruado de pli strikta ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree