Ĉefo de MVTK: Ĉinaj turistoj prosperigas tutmondan turismon
Yu Publikigita: 2023-01-12 20:26:24

Ĝenerala direktoro de la Monda Vojaĝa kaj Turisma Konsilio (MVTK) estas optimisma pri renormaliĝo de la sektoro el la pandemio KOVIM-19 kaj antaŭvidas eksponencialan kreskon dum la venonta jardeko ĉefe danke al akcelo de ĉinaj eksterlandaj vojaĝantoj kaj fremdlandaj vizitantoj al Ĉinio.

"Mi vizitis Ĉinion multajn fojojn, kaj estas mirinde, ke la mondo povos malfermi siajn brakojn por bonvenigi ĉinajn vizitantojn denove," diris Julia Simpson, prezidanto kaj ĝenerala direktoro de la Monda Vojaĝa kaj Turisma Konsilio.

Komence de decembro 2022, Ĉinio decidis optimumigi sian respondon al KOVIM-19 per novaj preventaj kaj regadaj rimedoj por mildigi la limigojn de vojaĝoj kaj vizitoj al publikaj lokoj. Poste, la 8an de januaro, Ĉina Civil-Aviada Administracio malstreĉis iujn antiepidemiajn limigojn al internaciaj pasaĝerflugoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree