Gabona prezidento renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj
Yu Publikigita: 2023-01-13 15:58:27

Gabona prezidento Ali Bongo Ondimba ĵaŭde renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang en la gabona ĉefurbo Liberurbo.

Qin transdiris varmajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al la gabona prezidento, dirante, ke ĉina-gabonaj rilatoj, kiuj estis kune forĝitaj de gvidantoj de pli maljunaj generacioj de la du landoj, eltenis la provon de tempo kaj restas solidaj kiel roko. Qin akcentis, ke Ĉinio kaj Gabono firme subtenas unu la alian pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de la du landoj, protektas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj subtenas internaciajn senpartiecon kaj justecon. Li diris, ke la ĉina flanko volas labori kun Gabono por efektivigi la gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, firmigi reciprokan strategian konfidon, profundigi pragmatan kunlaboron kaj altigi ĉina-gabonan ampleksan kunlaboran partnerecon al pli alta nivelo.

La gabona prezidento petis Qin transdoni siajn sincerajn salutojn al prezidanto Xi, kaj dankis Ĉinion pro ĝia ĉiuflanka kaj firma subteno al la sociekonomia disvolviĝo de Gabono.

Bongo diris, ke la amikeco inter Gabono kaj Ĉinio fariĝis pli forta, kaj ke la du landoj antaŭenigas komunan disvolviĝon kaj protektas komunajn interesojn. Gabono tre konsentas pri la disvolva filozofio de Ĉinio, kaj atendas profundigi kunlaboron kun Ĉinio, por krei pli da avantaĝoj por la  du popoloj. Li laŭdis Ĉinion pro ĝia alvoko pri justeco en la internacia areno kaj surŝultrigo de respondecoj kiel grava lando. Li aldonis, ke Gabono ĉiam estas fidinda amiko de Ĉinio kaj volas profundigi kunordigon kun Ĉinio, por kune defendi legitimajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj kaj plifortigi la voĉon de Afriko en tutmonda regado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree