Kial la inflacio en Usono restas sur alta nivelo
Qiu & Lucia Publikigita: 2023-01-13 23:44:36

Amikoj, mi daŭrigas la temon: armiligo al epidemio de Usono.

Lastatempe kontinue pliiĝis proporcio de enhospitaligitaj infektitoj de KOVIM-19 en Usono. La epidemio de la lando refoje atingis la pinton. Laŭ la kutimo en la pasintaj tri jaroj, Usono certe prenis Ĉinion kiel pretekston. Usono ja faris ĝin.

Kiam Ĉinio aktive optimumigis siajn politikojn pri prevento kaj regado kaj publikigis novajn dek rimedojn, Usono refoje vidis oportunon plue kalumnii kaj ataki Ĉinion. La ŝlosilaj vortoj en raporto pri Ĉinio fare de usonaj amaskomunikiloj de la 7a de decembro 2022 ĝis la 5a de januaro 2023, krom “varianto”, estas prezo, inflacio kaj proviza ĉeno. Alivorte, Usono komencis paroli dekadencon de la ĉina ekonomio. En iu raporto, usonaj amaskomunikiloj menciis, ke la epidemio en Ĉinio influas la provizan ĉenon, kaj la ekonomia renormaligo alfrontas necertecon.

Post malsukcesoj en armiligo de epidemio per masko kaj origin-spurado de la nova kronviruso, Usono komencis sian trian armiligon---ekonomian recesion, kaj volas izoli Ĉinion per kalumnio de ĝia ekonomio.

Tamen la fakto estas: de januaro ĝis oktobro de 2022, la kontribuo de eksportado de Ĉinio stabile okupis la unuan lokon en la mondo. En la pasintaj tri jaroj, Ĉinio stabiligis la provizĉenon kaj forte subtenis la revigligon de la monda ekonomio.

Ĉu iu povas diri al mi, kion faris Usono? Ĝi senbride efektivigis unuflankajn sankciojn kaj donis grandan baton al proviza ĉeno kaj industria ĉeno de la mondo. Ne Ĉinio agas kontraŭ la mondo, sed Usono. Ĉinio ne akceptos la kulpigon de Usono.

Ĉinio malakceptas la intencon de Usono kulpigi ĝin pri la viruso.

Kaj en la fino, ankaŭ mi havas tri demandojn al Usono.

Via registaro diris, ke ĝi devas konsideri la publikajn interesojn, sed pli ol miliono da usonanoj mortis pro KOVIM-19. Kiel ĝi klarigu tion?

Via registaro diris, ke ĝi zorgas pri la homa sano, sed la averaĝa vivdaŭro de usonanoj mallongiĝis al 76,4 jaroj, revenante al la nivelo en 1996. Kiel klarigu?

Kaj via registaro diris, ke ĝi volas antaŭenigi ekonomian renormaligon, sed la inflacio en Usono restas sur alta nivelo. Kiel klarigu?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree