Ĉinio sendis novan komunikan sateliton en la kosmon en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan vendrede matene.
La satelito, nomata APSTAR-6E, estis ĵetita frumatene je 2:10 per la portoraketo Changzheng-2C kaj eniris sian planitan orbiton.
La satelito estos uzata ĉefe por liveri komunikajn servojn de alta trameto por la sudorient-azia regiono.
La ĵeto estis la 460a flugmisio de la raket-serioj Changzheng.