Usono,kompensu Marŝalajn Insulojn, se vi vere “zorgas” pri pacifikaj insullandoj!
Yu Publikigita: 2023-01-13 16:23:22

Usono lastatempe esprimis sian "zorgon" pri la pacifikaj insullandoj, sed ne egalpaŝis kun siaj rimarkoj. Antaŭ nelonge, pli ol 100 armilregaj, mediprotektaj kaj aliaj organizoj sendis leteron al la usona registaro, urĝante ĝin plenumi sian promeson kaj formale peti pardonon kaj fari racian kompenson pro la grandskalaj nukleaj provoj farita sur Marŝalaj Insuloj en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Tio estas la justa alvoko de la internacia komunumo kaj la kolektiva kondamno al Usono. Usono, kiu okupiĝas pri nuklea disvastigo, fariĝis la celo de publika kritiko.

Marŝalaj Insuloj, troviĝantaj meze de Pacifiko, konsistas el pli ol 1 200 insuloj kaj rifoj. Ĝi estis administrita de Usono ekde 1944 kaj sub la tutelo de Usono ekde 1947, kaj sendependiĝis en 1986. Laŭ raporto publikigita de la ĵurnalo Los Angeles Times en 2019, Usono faris 67 nukleajn provojn sur Marŝalaj Insuloj inter 1946 kaj 1958. Precipe, la usona armeo eksplodigis unu el ĝis nun plej potencaj nukleaj armiloj, la hidrogenan bombon "Kastelo Bravo", la 1an de marto 1954 sur la Bikina Atolo en Marŝalaj Insuloj, kun detrua potenco miloble pli granda ol la atombombo falinta en Hiroŝimon de Japanio. Nelje Joseph, postvivanto de la nuklea provo, memoris, ke ŝi kaj la homoj ĉirkaŭ ŝi suferis de haŭtaj brulvundoj kaj haraj perdoj, kaj multaj homoj suferis ankaŭ de tiroida kancero kaj aliaj malignaj malsanoj. Krome, ankaŭ la ekologia medio tie estis detruita kun nesaveblaj sekvoj: granda nombro da fiŝoj mortis, koraloj paliĝis, algoj reproduktiĝis, kaj multaj loĝantoj devigite forlasis siajn hejmojn.

Sub premado de la internacia komunumo, Usono subskribis kun Marŝalaj Insuloj Interkonsenton pri Libera Asociado en 1986, konsentante porti la respondecon pri la posedaĵaj kaj personaj perdoj kaŭzitaj de la nukleaj provoj al la lokanoj. Tiam Usono provis liveri kompenson de ĉirkaŭ 150 milionoj da usonaj dolaroj. Internacia Arbitracia Tribunalo starigita en 1988 decidis, ke Usono monkompensu Marŝalajn Insulojn per 2,3 miliardoj da usonaj dolaroj, sed tio estis rifuzita de Usono. Atestaj dokumentoj cititaj de la ĵurnalo Los Angeles Times montras, ke Usono pagis nur 4 milionojn da dolaroj.

Ĉar la Interkonsento pri Libera Asociado eksvalidiĝos en 2023, pli ol cent organizoj lastatempe sendis leterojn al la usona registaro, esperante, ke ĉe la grava momento de intertraktado pri nova interkonsento, Usono formale pardonpetu al Marŝalaj Insuloj kaj klare difinu pli racian monkompenson en la nova interkonsento.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree