La "Akto pri Redukto de Inflacio" de Usono estas kritikita de aliancanoj ekde kiam ĝi estis publikigita pasintjare. Post kiam la akto ekvalidiĝis la 1-an de januaro ĉi-jare, kritikoj rekomenciĝis. Altranga reprezentanto Jose Borrell pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko de EU publikigis kritikon, "Tiaj agoj punas eŭropajn produktantojn en niaj komercaj rilatoj."