Ĉinio urĝas Usonon kaj Japanion ne esti detruantoj de stabila Azi-Pacifiko
Yu Publikigita: 2023-01-14 16:33:00

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris vendrede, ke Ĉinio urĝas Usonon kaj Japanion forĵeti malvarm-militan pensmanieron kaj ideologian antaŭjuĝon, ĉesigi kreadon de imagaj malamikoj kaj disĵeton de semoj de la nova Malvarma Milito en Azi-Pacifiko, kaj ne esti detruantoj de stabila Azi-Pacifiko.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn, kiam oni petis lin komenti komunan deklaron publikigitan de Usono kaj Japanio. Laŭ raportoj, en la komuna deklaro, Usono kaj Japanio nomis Ĉinion "la plej granda strategia defio en Hind-Pacifiko kaj aliaj regionoj" kaj kritikis Ĉinion pri tajvana, honkonga, xinjiang-a kaj mara demandoj.

Wang diris, ke la vortigo pri Ĉinio en ĉi tiu komuna deklaro estas inundita de la nul-suma malvarm-milita pensostato kaj enhavas senbazajn kalumniojn kaj atakojn kontraŭ Ĉinio. "Ni firme oponas tion."

Li diris, ke Usono kaj Japanio pretendas antaŭenigi regionan pacon kaj sekurecon, sed tio, kion ili faras, estas trovi pretekstojn por milita amasiĝo kaj intenca uzo de forto. Ili pretendas probatali liberan kaj malferman hind-pacifikan regionon, sed tio, kion ili faras, estas starigi diversajn ekskluzivajn blokojn por estigi dissplitiĝon kaj konfrontiĝon.

Wang diris, ke Usono kaj Japanio pretendas subteni la internacian ordon bazitan sur reguloj, sed tio, kion ili faras, estas piedpremi internacian juron kaj la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj krude interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree