Totalo de 40 duilionoj da juanoj reflektas elastecon kaj viglecon de ĉina ekstera komerco
Yu Publikigita: 2023-01-14 16:22:24

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Ĝenerala Administracio pri Doganoj la 13an de januaro, la totala valoro de varaj importoj kaj eksportoj de Ĉinio en 2022 kalkuliĝis al 42,07 duilionoj da juanoj, pliiĝante je 7,7% kompare kun la antaŭa jaro. En 2022, kiam la risko de tutmonda recesio pliiĝis, la kresko de ekstera postulado daŭre malrapidiĝis, kaj la epidemio ankoraŭ ĝenis la mondon, la ekstera komerco de Ĉinio venkis ĉiujn malfacilojn kaj atingis trarompon sur la alta nivelo de la antaŭa jaro. Tiu ĉi malfacile akirita rezulto reflektas la elastecon kaj senfinan viglecon de la ekstera komerco de Ĉinio en rezisto al riskoj kaj defioj.

De kie venas la elasteco kaj vigleco de la ekstera komerco de Ĉinio? El la perspektivo de eksportado, ni firme ekprenis la du magiajn armilojn de "merkato" kaj "produkto". Ekzemple, en la pasintaj jaroj, la ĉina industrio de novenergiaj veturiloj vigle disvolviĝis kaj ĝia internacia konkurencivo evidente plifortiĝis. Laŭ la donitaĵoj de la Ĉina Asocio de Aŭtomobila Industrio, de januaro ĝis novembro 2022, ĉinaj aŭtomobilaj entreprenoj eksportis 593 000 novenergiajn veturilojn, duoble pli ol en la antaŭa jaro . Ĉi tio estas mikrokosmo de la disvolviĝo de la ĉina ekstera komerco.

El perspektivo de importado, la enlanda postulado de Ĉinio kun grandega potencialo donas fortan subtenon. En la unuaj tri kvaronoj de 2022, la malneta enlanda produkto de Ĉinio atingis 87 026,9 miliardojn da juanoj, pliiĝante je 3% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro laŭ kalkulo de konstantaj prezoj. La ekonomio disvolviĝas stabile, kaj la konsumantoj estas memfidaj kaj kuraĝas elspezi monon. Krome, gravaj ekonomiaj indicoj kiel la industria aldonvaloro de ĉefaj industriaj firmaoj kaj investo en fiksaj aktivoj daŭre kreskis, kio kreis favorajn kondiĉojn por kresko de importado.

La stabila montriĝo de la ekstera komerco de Ĉinio profitis ankaŭ de forta politika subteno. Ekde la pasinta jaro, por helpi al entreprenoj de ekstera komerco solvi la demandojn pri loĝistika neglateco kaj financaj malfaciloj, la ĉina registaro adoptis kelkajn rimedojn, celante certigi la stabilecon kaj kvaliton de la ekstera komerco. Kun validiĝo de ĉi tiuj politikoj kaj rimedoj, la vigleco de la ekstera komerco estis efike liberigita.

En la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro okazigita fine de la pasinta jaro, "plivastigo de enlanda postulado" kaj "daŭrigo de altnivela malfermo" estis la plej ŝlosilaj vortoj. Ĉi tio signifas, ke en 2023, la ekstera komerco de Ĉinio estos plu aktiva kaj dinamika, kio helpos al la ĉina ekonomio kreski pli rapide kaj esti plu grava motoro de monda ekonomia kresko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree