Usono, plej granda virusa disvastiganto, ŝuldas publikigon de epidemiaj datumoj
Ĝoja Publikigita: 2023-01-14 18:59:13

Nun rapide disvastiĝas nova varianto XBB.1.5, kiu kaŭzis infektajn kazojn de pli ol 43% kaj fariĝis la varianto kun la tendenco de plej rapida leviĝo. Laŭ statistiko de GISAID, monda komuna datenbanko pri gripo, en la pasintaj tri jaroj en Usono propagiĝis preskaŭ ĉiuj variantoj kaj iliaj branĉoj de KOVIM-19. Kial Usono estas la "kovejo" de la variantoj? Kial la varianto XBB.1.5 en Usono kaŭzis tiel grandamplekan infekton? Usono devas ĝustatempe kaj travideble publikigi epidemiajn informojn kaj virusajn datumojn al la Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo. Kaj la mondo atendas usonajn respondojn.

Necesas monda kunlaboro en batalado kontraŭ la pandemio. Kiu trovas novan varianton, tiu devas en la unua tempo devas dividi kun la Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo koncernajn informojn por gajni tempon al scienco. Laŭ monitorado de GISAID, la unua raportita specimeno de XBB.1.5 povas datiĝi de la lasta dektago de lasta oktobro en Nov-Jorkio kaj Konektikuto, kaj nun almenaŭ en 74 landoj kaj regionoj estas trovita XBB.1.5.

Do, de kie ĝisfunde originas XBB.1.5? Kiel ĝi disvastiĝis? Ĉu la usona registaro alprenis respondajn reagojn? Usono devas tuj fari esploron kaj ĝustatempe dividi kun la internacia komunumo rilatajn informojn por respondi raciajn dubojn de la ekstera mondo. Tio ne nur estas respondeco pri la usona popolo, sed ankaŭ povas helpi la internacian komunumon trovi efikajn konstraŭrimedojn por malhelpi pluan disvastiĝon de la viruso en la tuta mondo.

En la pasintaj tri jaroj kontinue renoviĝis popularaj variantoj en Usono kaj la lando fariĝis vere "plej granda virusa plivastiganto" kaj "plej malbona" batalanto kontraŭ la epidemio en la mondo. Malantaŭ tio la grava kialo ĝuste estas ĝia maltravidebleco de informoj pri la pandemio.

La Brita Medicina Ĵurnalo julie de 2020 publikigis artikolon dirante, ke laŭ seroepidemiologia esploro, ĝis la 1-a de julio, 2020, usonaj infektitoj de KOVIM-19 alproksimiĝis 4 milionojn, pli multe ol la 2,67 milionoj raportitaj de la registaro. Usona mediato BBC maje de 2022 raportis, ke la raportita nombro de infektitoj en la lando probable estis serioze subtaksita.

Usono, la plej granda virusa disvatiganto, ŝuldas publikigon de epidemiaj datumoj al la mondo, kiu rajtas scii la veron.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree