Xi kaj Trong interŝanĝis salutojn de Printema Festo
Yu Publikigita: 2023-01-14 18:49:47

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong sabate interŝanĝis salutojn okaze de la baldaŭa Printempa Festo.

Xi diris en sia gratula letero, ke nome de la partio, registaro kaj popolo de Ĉinio, li esprimas plej sincerajn salutojn kaj bondezirojn de la Printempa Festo al Trong kaj la partio, registaro kaj popolo de Vjetnamio.

Xi diris, ke 2022 estis jaro kun ŝilosila signifo por la disvolviĝo de Ĉinio kaj Vjetnamio, kaj ankaŭ jaro kun mejloŝtona signifo por la ĉina-vjetnamaj rilatoj. La KPĈ sukcese okazigis sian 20an Nacian Kongreson, proponante la mision kaj taskon de la partio por la nova epoko kaj nova vojaĝo.

Trong diris en sia letero, ke en la pasinta jaro, sub la kondukado de la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno kaj sub la gvidado de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko, la KPĈ sukcese okazigis sian 20an Nacian Kongreson, kio estas tre grava okazaĵo en la politika vivo de la ĉina popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree