Angola prezidento renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj
Yu Publikigita: 2023-01-14 16:41:22

Angola prezidento Joao Lourenco vendrede renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang en Luando.

Lourenco diris, ke Angolo kaj Ĉinio ĉiam unuiĝas, fidas unu la alian kaj havas bonan tendencon de kunlaboro, kaj ke iuj mejloŝtonaj projektoj subtenataj de Ĉinio, inkluzive de flughavenoj, hidroelektraj stacioj, vojoj kaj havenoj, estas glate konstruataj en Angolo. Li aldonis, ke ĉinaj kompanioj faris kontribuojn al plibonigo de infrastrukturo kaj vivteno de la popolo en Angolo kaj li atendas profundigon de kunlaboro kun Ĉinio.

Dum la renkontiĝo, Lourenco diris ankaŭ, ke Angolo firme sekvas la principon de unu Ĉinio kaj volas labori kun Ĉinio por kune persisti en la principo de ne-interveno en internajn aferojn kaj subteni internacian senpartiecon kaj justecon.

Qin diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 40 jaroj, Ĉinio kaj Angolo ĉiam estis sinceraj kaj amikaj unu al la alia kaj laboris man-en-mane. Li emfazis, ke politika reciproka konfido kaj tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Angolo estis kontinue profundigitaj, kaj praktika kunlaboro rikoltis fruktodonajn rezultojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree