Franca poŝto emisiis poŝtmarkojn pri ĉina novjaro
Ĝoja Publikigita: 2023-01-15 18:36:32

Franca poŝto, La Poste, satabe emisiis du poŝtmarkojn por celebri la baldaŭan ĉinan novjaron, la jaron de leporo (aŭ kuniklo), kiu komenciĝos la 22-an de januaro.

En la emisia ceremonio, ĉina ambasadoro al Francio Lu Sheye diris, ke 2023 estas la jaro de leporo, kaj leporo estas besto nekredeble aminda, bonkonduta, milda kaj saĝa.

Li rimarkigis, ke leporo reprezentas pozitivan energion de la ĉina popolo, kiu kapablas venki malfacilon kaj progresigi sin. Li aldonis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio certe skribos novan ĉapitron kaj rapide progresos en la nova jaro.

La poŝtmarkoj, dezajnitaj de ĉina artisto Chen Jianhong, estas markitaj per la esprimo "La jaro de leporo" en ĉinaj kaj francaj karaktroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree