Serba prezidento Aleksandar Vucic diris sabate, ke kiam la serba sekcio de la Beograd-Budapeŝta Fervojo konstruata de Ĉinio finkonstruiĝos, ĝi havos grandegan gravecon por la landa ekonomio kaj loka disvolviĝo.
Vucic, akompanata de serba ministro pri konstruado, transportado kaj infrastrukturo Goran Vesic kaj ĉina ambasadoro al Serbio Chen Bo, vizitis la vilaĝon Stepanovicevo, kie estas konstruata la fervoja sekcio liganta Novi Sad kaj Subotica.
Vucic atentigis pri la graveco de la rapidega fervojo por disvolvado de industrio, komerco kaj turismo, kaj altiro de investantoj al Norda Serbio. Li aldonis, ke la fervojo “gravas al ni pro la disvolviĝo de la norda parto de nia lando, kaj ankaŭ al turismo en urboj Palicj, Topola ... kaj la plua progreso de ĉiuj setlejoj laŭlonge de la itinero".
Chen diris, ke la konstruado de la Beograd-Budapeŝta Fervojo estas grava ne nur por la disvolviĝo de Serbio, sed ankaŭ por la plibonigo de konektebleco inter ĉi tiu regiono kaj aliaj partoj de Eŭropo kaj Azio. Chen laŭdis la pli vastan signifon de la projekto.