Benina prezidento renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj
Yu Publikigita: 2023-01-15 15:03:06

Benina prezidento Patrice Talon vendrede renkontiĝis kun vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang en Cotonou, la plej granda urbo de Benino.

Talon petis Qin transdoni liajn sincerajn salutojn kaj bondezirojn al ĉina prezidanto Xi Jinping, dirante, ke la vizito de la nova ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al Benino dum lia unua oficiala vojaĝo al Afriko, kiu okazas nelonge post la 50a datreveno de la renormaligo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Benino, montras la amikajn kaj striktajn rilatojn inter la du landoj.

Talon diris, ke Benino alte ŝatas la longtempan subtenon kaj helpon de Ĉinio, kaj ke lia lando, kvankam malgranda, staras ĉe la flanko de vero, egaleco kaj justeco, kaj estos plu firma kaj fidinda amiko de Ĉinio. Li aldonis, ke Ĉinio trovis la ĝustan disvolvan vojon kaj akiris atingojn, kiuj impresis la tutan mondon, kaj atingojn, kiuj profunde inspiris ĉiujn evoluantajn landojn.

Qin transdiris la elkorajn salutojn de prezidanto Xi Jinping al Talon, dirante, ke dum la pasinta duonjarcento, Ĉinio kaj Benino ĉiam respektis unu la alian kaj traktis unu la alian egale. Ĉinio aprezas la komprenon kaj subtenon de Benino pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de Ĉinio, kaj volas esti plu sincera partnero de Benino kun reciproka politika konfido kaj kune antaŭeniri en disvolviĝo.

Li diris, ke Ĉinio atendas kune efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj la rezultojn de la oka Ministra Konferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, por senĉese puŝi ĉina-beninajn rilatojn al novaj niveloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree