Pluraj “unuafojoj” en Printempfesta Vespero 2023
Mirinda Publikigita: 2023-01-16 14:17:05


Lunde Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) okazigis gazetaran konferencon pri la Printempfesta Vespero 2023 kaj konigis novajn renovigajn teknikojn aplikatajn en la vespero, prezidantojn, diskonigan filmon de la vespero kaj aimaciaĵon de talismano Kuniklo Yuanyuan.

En la Vespero de la Printempa Festo 2023 ĈKG havos multajn trarompojn en teknika novigo, unuafoje realigos rektan elsendon de superalta difino 8K kaj tridimensia Audio Vivid, unuafoje uzos superaltdifinan kameraon de 8K sendepende esploratan de Ĉinio en fotografado de la vespero, produktos la vesperon per inteligenta tekniko de superaltdifino-4K-8K, unuafoje uzos tridimensian Audio Vivid por produkti sonojn de la vespero por maksimume reaperigi la sonan efekton de la scenejo kaj unuafoje uzos la tridimensian bildteknikon de virtuala realo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree