La revuo Qiushi publikigis gravan artikolon de Xi Jinping
CMG Publikigita: 2023-01-16 17:59:34

En la ĉi-jara dua numero de la revuo Qiushi, eldonita en la 16a de februaro, publikigis grava artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono.

La artikolo akcentas, ke lerni, disvastigi kaj efektivigi la spiriton de la 20a Partia Nacia Kongreso estas nuntempe kaj en la venontaj tempoj la unua politika tasko por la tuta Partio kaj la tuta lando. La kongreso akiris serion da gravaj atingoj en politiko, teorio kaj praktiko. La Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ devas unue agi por lerni, disvastigi kaj praktiki la spiriton de la 20a Partia Nacia Kongreso kaj fari plue, por ke la kadroj kaj amasoj komprenu kaj posedu la gvidajn principojn de la 20a Nacia Kongreso de la Partio. 

La artikolo assertis, ke por regi niajn tiel grandajn partion kaj landon, sen aŭtoritateco de la Centra Komitato de la KPĈ, sen centralizita kaj unuigita gvidado de la Partio, kaj sen pensa unueco kaj entakta paŝado de la tuta Partio kaj la tuta lando, nenio estos sukcesa. Estas necese disvolvi batalan spiriton, kuraĝe fronti al diversaj krizoj kaj riskoj, brave venki variajn malfacilojn kaj firme plenumi decidojn kaj aranĝojn, faritajn de la Centra Komitato de la KPĈ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree