La registaro de Hongkonga Speciala Administracia Regiono de Ĉinio anoncis sabate, ke post komunikado kaj kunordigo kun la provinca registaro de Guangdong-provinco kaj la urba registaro de Shenzhen-urbo, ĝi decidis pliigi la kvoton pri dogana trapasado de la 18a ĝis la 21a de januaro, kaj pliigi la totalan nombron de ĉiutage unudirektaj homoj ĉe difinitaj terhavenoj de 50 000 ĝis 65 000 homoj, por respondi al la arda postulo de homoj el Honkongo kaj la landinterno por vojaĝo tra koncernaj havenoj antaŭ la Printempa Festo.