Ĉinio ĉiam estas mensa kunvojaĝanto de Davos
CMG Publikigita: 2023-01-16 21:38:36

La jarkunveno de 2023 por la Monda Ekonomia Forumo, nome Davosa Forumo, okazas de la 16a ĝis la 20a de januaro. La ĉina vicĉefministro Liu He ĉeestos la kunvenon. La kunveno unuafoje post la tri jaroj, dum kiuj la epidemio furioziĝis, aperis ĉeeste, kaj tio signas ĝuste, ke la monda ekonomio kaj la socia vivo iagrade eliris el la ombro de la epidemio. Sed, ĝuste kiel la organizanto de la forumo diris, okaze de la kunveno, pluraj krizoj akrigas disfendiĝon de la mondo kaj estigas disrompiĝon de la geopolitika situacio. Pro la figuro kaj voĉoj de Ĉinio en la forumo Davos, kiuj ĉiam estas alte atentataj mondskale, la mondo tre atendas, ke Ĉinio ludos pli konstrueman rolon.

La temo de la ĉi-jara forumo Davos estas “Plifortigi kunlaboron en la disfendiĝanta mondo”. La forumo Davos, kiu estas titolita kiel “ventoflago de la monda ekonomio”, ĉi-jare havas la distingan temon. Tiu montras la elstaran demandon, kaj ankaŭ donas al ĝi solvon. Tiu reprezentas kaj la ĝeneralan maltrakvilon kaj dezirojn de la internacia komunumo.

Estas necese emfazi, ke la vidpunktoj kaj voĉoj de Ĉinio estas akordaj kun la “spirito de Davos”. En 2017, la ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis en la malfermo de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo, kaj faris ĉefteman paroladon kun la titolo “kune surporti respondecon de nia tempo kaj komune akceli tutmondan disvolvon”; en la 2022, Xi Jinping en sia parolado proponis al ĉiuj landoj ĉeestantaj en la forumo iniciaton pri tutmonda disvolvo, kaj la ĉefa reprezentanto de la ĉina regiono por la forumo Davos opiniis, ke “ĝi estas ĝustatempa alvoko por agado”.

Ĉinio ĉiam estas plej forta praktikanto. En la lastaj jaroj la disvolva direkto de Ĉinio estas sinsekva kaj la disvolva vojo de Ĉinio estas stabila. Ĉinio havas plenan fidon en la jaron 2023 kaj kredas, ke en tiu jaro la ĉina ekonomio kreskos pli bone kaj stabile.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree