Xi kunsidis kun reprezentantoj de demokratiaj partioj por kune saluti la Printempan Feston
CMG Publikigita: 2023-01-16 19:31:55

Antaŭtagmeze de la 16a de januaro, en la Popola Granda Halo, Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ŝtata prezidanto, tiel ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kunsidis kun gvidantoj de la Centraj Komitatoj de ĉiuj demokratiaj partioj, respondeculoj de la Tutlanda Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj reprezentantoj de aliaj demokratiaj partioj. Nome de la Centra Komitato de KPĈ Xi Jinping esprimis varman gratulon al la ĉi-supre menciitaj personoj kaj sinceran saluton kaj novjarajn bondezirojn al ĉiuj membroj de la unueca fronto. Li substrekis, ke la jaro 2023 estas la komenca jaro por plenumi la gvidajn principojn de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ, kaj en tio espero kaj defio kunekzistas. Xi esperis, ke ili ĉiuj serioze lernos kaj efektivigos la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ, faros sian plejeblecon por ludi pli grandan rolon en sia servo aŭ posteno, kaj ke ili instigos siajn membrojn kaj asociitajn amasojn unuiĝi kaj lukti por la ĉina modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree