Qin Gang interparolis kun ĝenerela sekretario de Araba Ligo
Mirinda Publikigita: 2023-01-16 13:40:27

Dimanĉe en Kairo, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang faris interparolon kun Ahmed Aboul Gheit, ĝenerela sekretario de la Araba Ligo. 

Qin diris, ke en la pasinta monato sukcese okazis la unua pintkunveno de Ĉinio kaj la Araba Ligo kun abundaj fruktoj. La du flankoj unuece konsentis plenforte konstrui la komunumon de komuna estonteco de Ĉinio kaj arabaj landoj en la nova epoko, kio donis direkton al la ĉina-arabaj rilatoj en la nova epoko kaj havas mejloŝtonan signifon. Ĉinio volas kune kun la Araba Ligo, sekvante la amikecon inter la du flankoj, efektivigi fruktojn de la pintkunveno, rapidigi antaŭenigon de “Ok Komunaj Agoj” kaj pli bone feliĉigi la du popolojn. La du flankoj devas fortigi konstruadon de mekanismo de ĉina-araba kunlabora forumo por helpi altigon de kunlabora kvalito kaj nivelo.

Gheit diris, ke la unua Ĉina-Araba Pintkunveno akiris plenan sukceson kaj la parolo de prezidanto Xi Jinping vekis varman reagon en arabaj landoj. La Araba Ligo laŭdis Ĉinion en altefika kaj forta plenumado de konsentoj akiritaj en la pintkunveno kaj volas fortigi komunikadon kaj kontakton por efektivigi “Ok Komunajn Agojn”. Arabaj landoj dankas Ĉinion pro longtempa subteno de justeco en internacia komunumo, subteno al disvolvo de arabaj landoj kaj solidareco de la Araba Ligo, valora helpo al Arabio por sukcese batali kontraŭ la epidemio kaj atendas plue profundigi kunlaboron inter la du flankoj en diversaj kampoj kaj akceli regionan pacon kaj stabilan disvolvon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree