Frumatene je 7:03 la trajno G5624 ekiris de la stacio West Kowloon, Honkongo, al la norda stacio de Shenzhen. La fervoja sekcio inter Kantono, Shenzhen kaj Honkong, haltigita tri jarojn pro la epidemio, oficiale rekomencis funkciadon.
Tiutage en la stacio West Kowloon de Honkongo multaj pasaĝeroj gaje komencis la vojaĝon.
Laŭ donitaĵoj publikigitaj tiutage ĝis 15:10, naŭ trajnoj iris norden kaj transportis preskaŭ 1 400 pasaĝerojn. Estro de Buroo pri Transporto kaj Loĝistiko de Honkong-a Speciala Administracia Regiono kaj estro de Buroo pri Kulturo, Sporto kaj Turismo aparte bonvenigis la unuajn pasaĝerojn de la ĉeftero en la trajnostacio.