La 16a de januaro markas la 7an datrevenon de funkcio de la Azia Infrastruktura Investa Banko, la unua plurflanka ekspluata institucio fondita laŭ propono de Ĉinio. En la pasintaj 7 jaroj la Azia Infrastruktura Investa Banko subtenis infrastrukturan konstruadon de pli ol 30 landoj kaj plibonigis la vivon de lokanoj.
Laŭ donitaĵoj de 2016 ĝis 2022 en infrastruktura konstruado, akcelo de loka ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj plibonigo de popola vivo, la Azia Infrastruktura Investa Banko sume aprobis 202 projektojn kun la totala investo de pli ol 38,8 miliardoj da usonaj dolaroj, kiu koncernis kapitalon de 130 miliardoj da usonaj dolaroj, kovrante daŭripovan infrastrukturan konstruadon kaj verdan revigligon de membroj en energio, trafiko, akvo, telekomunikado, eduko kaj publika sano. La projektoj kovras 33 landojn.