Inaŭguriĝis jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo 2023 en Davoso
Mirinda Publikigita: 2023-01-17 13:44:43

Lunde laŭ la loka tempo inaŭguriĝis jarkunveno de 2023 por la Monda Ekonomia Forumo, nome Davosa Forumo.  okazas de la 16a ĝis la 20a de januaro. La temo de la ĉi-jara forumo Davos estas “Plifortigi kunlaboron en la disfendiĝanta mondo”. La forumo fokusiĝas en jenaj kvin flankoj: kiel solvi energian kaj grenan krizon, kiel trakti altan inflacion, altan ŝuldon kaj malaltan kreskon de la monda ekonomio, kiel apliki novajn teknikojn por akceli renovigon kaj prosperigi industriojn, kiel solvi malfortecon de nuna socio kaj kiel trakti geopolitikan riskon sub nova dialoga kaj kunlabora sistemo en plurflanka mondo. 


Pli ol 2 700 reprezentantoj el 130 landoj kaj regionoj partoprenas en la jarkunveno, inkluzive de ĉirkaŭ 50 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree