Enlanda produkta valoro de Ĉinio en 2022 estas 121,02 duilionoj da juanoj pliiĝante je 3,0%
Mirinda Publikigita: 2023-01-17 12:00:54

Marde en la gazetara konferenco la Oficejo pri Novaĵoj de Ŝtata Konsilio anoncis, ke laŭ unua kalkulo, la enlanda produkta valoro de la lando en 2022 estas 121,0207 duilionoj da juanoj, pliiĝante je 3,0% kompare kun tiu de la antaŭa jaro laŭ la fiksa prezo. La aldona valoro de la unua industrio estas 8834,5 miliardoj da juanoj, pliiĝante je 4,1% kompare kun tiu de la antaŭa jaro, la aldona valoro de la dua industrio estas 48316,4 miliardoj da juanoj, pliiĝante je 3,8% kompare kun tiu de la antaŭa jaro, la aldona valoro de la tria industrio estas 63869,8 miliardoj da juanoj, pliiĝante je 2,3% kompare kun tiu de la antaŭa jaro. La samperioda kresko de la enlanda produkta valoro de la unua trimestro estas 4,8%, tiuj de la dua, la tria kaj la kvara trimestroj respektive estas 0,4%, 3,9% kaj 2,9%.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree