Proparolanto de Ministerio de Eksterlandaj Aferoj: Ĉinio bonvenigas viziton de usona ŝtatsekretario
CMG Publikigita: 2023-01-17 21:13:22

La 17an de januaro Wang Wenbin, proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio bonvenigas la viziton de usona ŝtatsekretario Antony Blinken, kaj ambaŭ flankoj deĈinio kaj Usono faras aranĝon por la renkontiĝo.

Estis raportisto, kiu demandis al la proparolanto: Laŭ raporto de usona amaskomunikilo, la usona ŝtatsekretario Blinken faros viziton al Ĉinio en la 5a de februaro kaj renkontiĝos kun ĉina ministro de eksterlandaj aferoj Qin Gang. Ĉu vi povus informiĝi pri la afero?

Wang diris, ke Ĉinio, ĉiam sekvante la tripunktan principon de la prezidanto Xi Jinping, t.e. reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kungajno en kunlaboro, traktas la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, kaj ĝi esperas ankaŭ, ke Usono starigu al si ĝustan kognadon pri Ĉinio, persistu en dialogo sed ne en rivalo, en komuna gajno sed ne en nulsuma ludo, kaj ambaŭ landoj direktiĝu unu al la alia, por ke ili reale plenumu la gravajn ideojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj kaj klopodu revenigi la dulandajn rilatojn sur vojon stabilan kaj evoluigan.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree