Sekureco kaj efikeco de ĉinaj vakcinoj estas neforviŝeblaj de ajna mensogo
Mirinda Publikigita: 2023-01-17 16:29:12

“Ili disvastigis multajn erarajn informojn pri ĉinaj vakcinoj.” Lastatempe usona publika radio NPR publikigis artikolon, citante vortojn de Chen Xi, vicprofesoro de instituto pri publika sano de Yale Universitato kaj dirante, ke usonaj amaskomunikiloj havas respondecon pri disvastigo de koncernaj mensogoj.

Nun politikoj pri epidemia preventado de Ĉinio eniris novan fazon kaj estas bonvenigataj de la mondo. Tamen iuj usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj faris novajn atakojn kontraŭ ĉinaj vakcinoj pri KOVIM-19 kaj intencis forstreki klopodojn de Ĉinio en batalo kontraŭ epidemio kaj samtempe akiri profitojn por usonaj medikament-entreprenoj.  

La kvalito de ĉinaj vakcinoj estis pruvita de la scienco. Nun Ĉinio estas en la mondo la ununura lando posedanta vakcinajn produktojn pri KOVIM-19 kun pluraj teknikaj linioj. La aprobitaj 13 vakcinoj kovras 4 teknikajn liniojn. Sciencaj esploroj kaj praktikoj pruvis, ke ĉinaj vakcinoj konformas al normoj de la Monda Organizo pri Sano pri KOVIM-19, inkluzive de regado de infekteco, serioza kazo kaj morto. 

En majo de 2021 estis vaste konata la raporto pri vakcinado de loĝantoj de Serrana, Brazilo kun ĉinaj vakcinoj. Lokanoj estis amplekse injektitaj de vakcinoj de SINOVAC kaj la nombro de morto pro KOVIM-19 malpliiĝis je 95%, la nombro de enhospitaligitaj malsanuloj malpliiĝis je 86%, kaj la nombro de novaj kazoj malpliiĝis je 80%. La ĵurnalo Wall Street raportis, ke la eksperimento en Serrana alportis esperon al la landoj luktantaj kontraŭ la epidemio. 

La sekureco de ĉinaj vakcinoj estis same pruvita per praktikoj. Nun la ratio de plena vakcinado de ĉinaj vakcinoj estas 92,9% kaj la vakcinado de maljunuloj pliaĝaj ol 60 jaroj superis 90%. Ĉinio liveris 2,2 miliardojn da dozoj de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 al pli ol 120 landoj kaj internaciaj organizoj. Nun ne estis trovita sekureca demando en landoj grandskale uzantaj ĉinajn vakcinojn.  

Tamen kiam iuj usonanoj propagandas efekton de usonaj vakcinoj, kiel ili povas klarigi rapidan etendiĝon de la viruso XBB.1.5 en Usono? Laŭ la plej novaj datumoj de usona Centro pri Prevento kaj Regado de Malsanoj, en la pasinta semajno, XBB.1.5 jam kaŭzis infekton de pli ol 43% de kazoj en la lando. Se usonaj vakcinoj vere efikas, kial Usono okupis la unuan lokon ambaŭ en nombro de infektitoj kaj nombro de mortintoj pro KOVIM-19?

Vakcino estas ilo por bati la viruon, sed ne estas politika ilo de iuj usonanoj. Anstataŭ ripeti mensogojn malobservantajn sciencon kaj ignorantajn la veron, tiuj usonanoj devas ĝuste trakti siajn demandojn pri epidemia preventado, kiel eble plej frue plenumi siajn promesojn pri vakcino-kontribuo kaj fari praktikemajn aferojn por sia popolo kaj la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree