La 16an de januaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis kondolencon al la nepala prezidento Bidhya Devi Bhandari pro tio, ke en Nepalo okazis kraŝo de pasaĝera aviadilo.
Xi diris, ke li estas konsternita, informiĝinte, ke en Nepalo okazis akcidento de pasaĝera aviadilo, kaj tio rezultigis grandan perdon de vivoj. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo Xi esprimis doloran funebron al la viktimoj kaj sinceran kondolencon al iliaj familioj.
En la sama tago ankaŭ la ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencon al la nepala prezidento Bhandari.