Profesoro de ĈAS refutas konteston pri datumoj pri novkronvirusaj kazoj en Ĉinio
CGTN Publikigita: 2023-01-17 16:16:13

Raportisto de CGTN faris intervjuon pri la demando: Donitaĵoj montras, ke dum la periodo de la 8a de decembro ĝis la 12a de januaro en Ĉinio pli ol 60,000 homoj mortis de KOVIM-19, sed iuj fremdaj amaskomunikiloj kontestis tiujn donitaĵojn, ĉar ili venas nur el hospitaloj. Kiel vi rigardas pri tio?

Hu Naijun, profesoro de Ĉina Akademioi de Sciencoj (ĈAS): La procezo, laŭ kiu la ĉinaj aŭtoritatoj faras statistikon de mortaj kazoj de KOVIM-19, estas tre norma, serioza kaj leĝbazitaj, sed ne ekzistas manka deklaro, nek mensoga deklaro, pri la nombro de mortaj kazoj de KOVIM-19. En iu ajn lando statistiko de mortaj kazoj estas farata per oficialaj kanaloj en hospitaloj, kaj tio estas tutmonde universala farado. Ke fremdaj amaskomunikiloj malbonintence riproĉis, ke Ĉinio intence kaŝas la nombron de mortaj kazoj, estas senmaske du-norma agado. Hu opinias, ke la akuzo de iuj eksterlandaj amaskomunikiloj estas senbaza; kaj ni ne kaŝas iujn ajn erarojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree