Usona amaskomunikilo: Usonaj politikistoj volas nur plifortigi lernejan sekurecon, sed ne regi pafilojn
CMG Publikigita: 2023-01-18 18:15:10

La usona ĵurnalo Atlanta Journal-Constitution diras en sia komenta artikolo publikigita la 16an de januaro, ke fronte al serio da pafadaj eventoj en lernejoj usonaj politikistoj volas nur plifortigi lernejan sekurecon, sed ne regi pafilojn.

La artikolo diras, ke la usona “privata pafil-tenejo”, giganta kaj ne regebla, faris sin malnobla escepto: Usono estas nur sola lando, en kiu infanoj en vartejo estas instruitaj kiel kaŝi sin de pafado sub pupitro.

La artikolo argumentas, ke de 2020 usona lerneja pafado pli kaj pli oftas, sed tiuj politikistoj silentas pri tio, ĉu necesas ellabori pli fortan leĝon pri regado de pafiloj. Tio signifas, ke serio da lastatempaj pafadaj eventoj ne povas naski esence preventajn rimedojn.